HENRIK IBSEN

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Dramo en kvin aktoj

(De unges Forbund)

(1869)

Tradukis:
Odd Tangerud
(1999)

Eldonejo: JEC Scandinavia a/s

Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

ROLOJ:

  • ĈAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo.
  • ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto.
  • TORA, lia filino.
  • SELMA, edzino de la grandkomercisto.
  • DOKTORO FJELDBO, kuracisto ĉe la ferfarejo.
  • ADVOKATO STENSGÅRD.
  • PROPRIETULO MONSEN, sur “Storli” (lia bieno).
  • BASTIAN MONSEN, lia filo.
  • RAGNA, lia filino.
  • TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en “Storli”.
  • FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL.
  • BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD.
  • DANIEL HEJRE.
  • SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino.
  • LIBROPRESISTO ASLAKSEN.
  • SERVISTINO ĉe la ĉambelano.
  • SERVISTO.
  • KNABINO, dungitino ĉe sinjorino RUNDHOLMEN.
  • VILAĜANOJ, GASTOJ de la ĈAMBELANO, k.t.p.

Å / å prononciĝas kiel longa o.

(La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kajdanco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe,pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la samaestas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas aliatablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.)

[1] La nacia tago de Norvegio.

(Granda popolamaso. Bienposedanto Lundestad, kun komitata banto enla butontruo, staras sur la pupitro. La ferfareja administrantoRingdal, ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablomaldekstre.)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD
— — kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tielkiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konserviĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!

AŬSKULTANTOJ
Hura, hura, hura!

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL
(kiam Lundestad malsupren iras) Kaj nun hurao por maljunaLundestad!

OPAJ VOĈOJ
Tŝ! Tŝ!

MULTAJ VOĈOJ
(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!

(La aŭskultantoj disvastigas sin. Proprietulo Monsen, lia filoBastian, advokato Stensgård kaj libropresisto Aslaksen premas sinantaŭen tra la amaso.)

MONSEN
Je mia savo li nun fariĝas antikva!

ASLAKSEN
Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!

MONSEN
Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn mimemoras. Venu do jen —!

STENSGÅRD
Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos porvia filino.

MONSEN
Ho, Ragna certe retrovos nin.

BASTIAN
Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi.

STENSGÅRD
Helle?

MONSEN
Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed mi estas kun vi, vidu. Kajni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn;kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio — (dume li estas eksidinta ĉela tablo maldekstre)

RINGDAL
(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, — tiu tablo estas rezervita —

STENSGÅRD
Rezervita? Por kiu?

RINGDAL
Por la ĉambelano kaj la liaj.

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!