Henrik Ibsen

LA SINJORINO EL LA MARO

Teatraĵo en kvin aktoj

(Fruen fra havet)

1888

Tradukis:
Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 28, N — 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-50-2

LA SINJORINO EL LA MARO

ROLOJ:

  • DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto.
  • SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino.
  • Liaj filinoj el la unua geedzeco:
    • BOLETTE.
    • HILDE, nur duone plenkreska.
  • LEKTORO ARNHOLM.
  • LYNGSTRAND, antaŭa maristo, malsana. Li esperas fariĝi skulptisto.
  • BALLESTED, pedelo, ĉiofaranto, amatora pentristo
  • FREMDA VIRO.
  • JUNAJ HOMOJ EL LA URBO.
  • TURISTOJ.
  • SOMERGASTOJ.

(La intrigo okazas somere en malgranda urbo ĉe fjordo ennorda Norvegio.)

UNUA AKTO

(La domo de doktoro Wangel. Tegmentita verando maldekstre. Ĝardenoantaŭe kaj ĉirkaŭe. Malsupre de la verando estas flagstango.Dekstre en la ĝardeno estas laŭbo kun tablo kaj seĝoj. Heĝabarilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaŭ la bariloestas vojo al la marbordo. Aleo laŭ la vojo. Inter la arboj vidiĝasla fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo.Estas varma kaj brile klara somermateno.)

(Ballested, mezaĝa, vestita en malnova velurjako kaj kunlarĝrandaĵa artistĉapelo, staras apud la flagstango ordigante laŝnuron. La flago kuŝas sur la tero. Iom fore de li staraspentrostablo kun streĉita tolo. Flanke de ĝi kuŝas faldebla seĝo,penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)

(Bolette Wangel venas sur la verandon tra la malfermitaĝardenĉambra pordo. Ŝi portas grandan vazon kun floroj, kiun ŝimetas sur la tablon.)

BOLETTE
Nu, Ballested, — ĉu vi sukcesas ĝin suprentiri?

BALLESTED
Jes ja, fraŭlino. Estas simpla afero. — Pardonu, — ĉu vi atendasfremdulojn vizite hodiaŭ?

BOLETTE
Jes, ni atendas ĉefinstruiston Arnholm ĉi tien antaŭtagmeze. Livenis al la urbo ĉi-nokte.

BALLESTED
Arnholm? Atendu iomete —. Ĉu li ne nomiĝis Arnholm, tiu guvernistoĉi tie antaŭ kelkaj jaroj?

BOLETTE
Jes. Ĝuste li.

BALLESTED
Jen, jen. Li do revenos ĉi tien denove.

BOLETTE
Ĝuste tial ni deziras flagi.

BALLESTED
Jes, estas ja vere konvene.

(Bolette iras en la ĝardenan ĉambron.)

(Iom poste Lyngstrand venas laŭ la vojo dekstre, kaj haltasinteresate vidante la stablon kaj la pentristajn aĵojn. Li estasmaldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektasmalforte.)

LYNGSTRAND
(de ekstere de la heĝo) Bonan matenon.

BALLESTED
(turnas sin) Ho —! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.)Jen, jen, — Nun leviĝas la balono. (Fiksas la ŝnuron, kaj iomordigas ĉe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havasla plezuron —

LYNGSTRAND
Aspekte vi estas pentristo, vi.

BALLESTED
Kompreneble. Ĉu mi ne ankaŭ estus pentristo?

LYNGSTRAND
Jes, mi vidas. — Ĉu vi permesas, ke mi eniru?

BALLESTED
Vi eble volas rigardi?

LYNGSTRAND
Jes, mi ege volus.

BALLESTED
Ho, ankoraŭ ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu.Proksimiĝu.

LYNGSTRAND
Dankon, dankon. (Li proksimiĝas tra la kradpordo.)

BALLESTED
(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.

LYNGSTRAND
Mi ja vi

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!