ASCENDO

AL

MONTO-BLANKA

EN 1787

DE

H. B. DE SAUSSURE

Eltiraĵo el "Voyages dans les Alpes", tradukita de René deSaussure en internacian lingvon ESPERANTO

 

 

ELDONITA DE LA "PROPAGANDEJO ESPERANTISTA"

10 HOTELGASSE — BERN (SVISLANDO)

1918

Prezo 0,40 Sm. (1 fr.)


Bildo de Horace-Benedict de SAUSSURE

Horace-Benedict de SAUSSURE.

Natursciencisto kaj fizikisto, profesoro ĉe la Ĝeneva universitato.

(Naskiĝis en 1740. Li faris serion da botanikaj kajgeologiaj studvojaĝoj en diversaj landoj, sed precipe en la Alpoj.Klasikaj estas liaj elserĉoj pri la glaciejoj; al li estas ŝuldata laeltrovo de multaj mineraloj kaj la elpenso de diversajfizikinstrumentoj, interalie de la harhigrometro, cianometro,diafanometro, pajl-, kaj pint-elektrometro, aktinometro, anemometro,eŭdiometro, ktp. Li eldiris la unuajn principojn de la raciameteorologio. Lia plej grava verko literatura estas titolita:Vojaĝoj tra la Alpoj. Li mortis en 1799.


ASCENDO AL MONTO-BLANKA

(EN 1787)

DE H. B. DE SAUSSURE.

Diversaj periodaĵoj sciigis al la publiko, ke dum lamonato aŭgusto 1786 du loĝantoj de Chamouni, S-ro Paccard, doktoro jemedicino, kaj la gvidisto Jacques Balmat, atingis la supron deMonto-Blanka, kiu estis ĝis tiam rigardita kiel nesurirebla. Mi tuj lasekvintan tagon ĝin eksciis kaj senprokraste ekvojaĝis por se fareblesekvi iliajn paŝojn. Sed pluvoj kaj neĝoj devigis min forlasi laentreprenon ĝis la proksima jaro. Al Jacques Balmat mi komisiis esplorila montegon je komenco de junio kaj averti min pri la momento, kiam laplatiĝo de la vintraj neĝoj igos ĝin alirebla. Intertempe mi iris al laProvenca marbordo por fari eksperimentojn kun tiuj komparotajn, kiujnmi intencis provi sur Monto-Blanka.

Dum la monato junio Jacques Balmat sensukcese faris duascendprovojn; tamen li skribis al mi, ke sendube oni povos ascendi enla unuaj tagoj de julio. Mi tiam ekveturis al Chamouni. En Sallencherenkontis mi la kuraĝan Balmat, kiu estis ekvojaĝanta Ĝenevon poranonci al mi siajn denovajn sukcesojn; la 5-an de julio li estissurprenirinta ĝis la pinto de la montego kune kun du aliaj gvidistoj,Johan-Miĥael Cachat kaj Aleksis Tournier. Kiam mi alvenis en Chamouni,pluvis, kaj la malbela vetero daŭris preske kvar semajnojn. Sed miestis decidinta atendi ĝis fino de la sezono, prefere ol maltrafi laoportunan okazon. Fine ĝi venis, tiu momento tiom dezirata, kaj miekmarŝis la 1-an de aŭgusto, akompanata de unu servisto kaj dek okgvidistoj, kiuj portis miajn fizik-instrumentojn kaj la tutan ilaron,kiun mi bezonis. Mia pliaĝa filo vigle deziris akompani min; sed mitimis, ke li estas ne ankore sufiĉe fortika kaj ekzercita al tiajmarŝoj. Mi postulis, ke li rezignu. Li restis ĉe la "Prieuré", kie litre zorge faris observojn al tiuj kunrespondajn, kiujn mi estis farontasur la montsupro.

Kvankam estas apene du mejloj kaj kvarono rektlinie dela Prieuré de Chamouni ĝis la pinto de Monto-Blanka, tiu ekskurso ĉiampostulis almene dek ok marŝhorojn, tial ke ekzistas danĝeraj lokoj,malrektaĵoj, kaj proksimume mil naŭcent dudek klaftoj ascendendaj.

Irante de la "Prieuré" ĝis Monto-Blanka tra la monto"La Côte", oni unue sekvas la al Ĝenevo kondukantan vojon, ĝis lavilaĝo "Les Bossons", kaj tie oni uzas la vojeton, kiu atingas lasamnoman glaciejon. Sed je malsupro de la deklivo, kiu kondukas al tiuglaciejo, oni iras dekstren tra la vilaĝeto de l'Mont.

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!