JEAN FORGE
Romano originale verkita
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
ESPERANTO-FAKO
ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1924 BY FERDINAND HIRT & SOHN, LEIPZIG
MADE IN GERMANY
PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG
Esperantistoj estas ĝenerale homoj bonhumoraj kaj fantaziemaj. Mi doesperas ĝojigi ilin per ĉi tiu verko konforma al iliaj ecoj.
Romanoj de simila speco ekzistas diversaj en naciaj lingvoj. Iliincitis mian fantazion, precipe ideoj de D-ro Oelwein, kies motivo —kun lia afabla permeso — estis parte mia gvidanto.
Romano fantazia pli valoras, se ĝi ne estas mistere malklara kajmalkonsekvenca, sed restas laŭeble klara kaj logika kaj — kion minepre akcentas ĉe originala Esperanto-romano — facile kompreneblapor ĉiu!
Pri tio lasta mi klopodis speciale. Ke la romano do trovu multajnamikojn!
Jean Forge.
ĈEFAJ PERSONOJ DE LA ROMANO
Horloĝo super mia skribtablo ekparolas per kvinobla bato:
„Kvina horo! Ĉu vi ne ĉesos skribi?...“
Tiam mi forĵetas la plumon kaj eksaltas. Enpense mi foliumas laskribitajn paĝojn, kiuj kuŝas sur la skribotablo...
Kio? Ĉu estas eble? Ke mi sidis la tutan nokton super miamanuskripto? Tion mi tute ne rimarkis kaj — por konfesi la veron —mi estus verkinta ankoraŭ ĝis tagmezo aŭ pli longe. Efektive,forte ekkaptis min mia nova romano „La ombro“, kiun mi ĵus havas„subplume“...
Kvina horo matene!...
Mi flankenŝovas la kurtenojn. Mi rigardas en la ruĝan matenon. Kionfari nun? Dormi? Tio estus peko; ĉar belega somera tago starasantaŭ la fenestro. Per rozaj fingroj karesas min la suno. Kaj lanaturo brilas en multkolora vestaĵaro. Birdoj trilas en la arboj.Kaj blovas juna freŝa vento...
Kio do? Ĉu promeneti tra la juna tago? Per plenaj pulmoj spirante lamatenon, ektrinki novan energion kaj inspiron por la glora verko?...
Ha, ideo! Kompreneble.
Mallaŭte mi paŝas tra la dormeganta domo. Kun kuraĝaj paŝoj. Kungaja entreprenemo en la koro. Malsupren. Trans la korton. Enremizon...
Mi eltiras mian aŭtomobilon. Mi plenigas la rezervujojn per benzino.Palpe glitas miaj fingroj super la motoron: en ordo ĉio!
Ekzumas la maŝino. La veturilo tremas kvazaŭ hundo ekkurema.
„Vi kuros, kara mia besto“, mi diras kun dorlota voĉo. „Vikuros en la junan freŝan tagon vete kun la vento!...“
Antaŭen!
Ekbruas la motoro. Ekbruliĝas pneŭmatikoj trans la korton. Eneleganta kurbo mi traveturas la pordegon de la korto. Transsaltas lapavimon de senhomaj longaj stratoj. Veturas inter grandaj dormegantajdomŝtonaĵoj, kiuj formas