HENRIK IBSEN

POPOLMALAMIKO

Dramo en kvin aktoj

(En folkefiende)

(1882)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082
ISBN 82-91707-51-0

Popolmalamiko

ROLOJ:

  • DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto ĉe banejo.
  • SINJORINO STOCKMANN, lia edzino.
  • PETRA, ilia filino, instruistino.
  • EJLIF, ilia filo, 13 jara.
  • MORTEN, ilia filo 10 jara.
  • PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urbamagistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p.
  • MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann.
  • HOVSTAD, redaktoro de la gazeto “La Popola Mesaĝo”.
  • BILLING, kunlaboranto en la gazeto.
  • ŜIPESTRO HORSTER.
  • PRESISTO ASLAKSEN.
  • PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj,kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj.

(Stockmann prononciĝas Stokman kun mallonga o)

(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(Vespero en la sidĉambro de la doktoro; senlukse sed beleteekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, elkiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksimaal la laborĉambro de la doktoro. Sur la kontraŭa muro, rektekontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceterajĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno,kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofoestas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kunŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tievidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.)

(Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono.Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al lipladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ latablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finitamanĝo.)

SINJORINO STOCKMANN
Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devasesti kontenta per malvarma manĝaĵo.

BILLING
(manĝante) Gustas bonege, — vere bonege.

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro —

BILLING
Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tielsola kaj manĝi senĝenate.

SINJORINO STOCKMANN
Ja, ja, kiam bongustas al vi — (aŭskultas en la direkto de laantaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad.

BILLING
Jes eble.

(Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformĉapo kajbastono envenas.)

LA MAGISTRANTO
Altestime bonan vesperon, bofratino.

SINJORINO STOCKMANN
(alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi?Ĝentile de vi fari viziton.

LA MAGISTRANTO
Mi ĵus preteriris, kaj — (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro)Pardonu, aspekte vi havas gastojn.

SINJORINO STOCKMANN
(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolueniri por kunmanĝeti!

LA MAGISTRANTO
Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estaspor mia stomako.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, unu solan fojon —.

LA MAGISTRANTO
Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano.Estas en la daŭro pli sane, — kaj ankaŭ pli ŝpareme.

SINJ

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!