HENRIK IBSEN

JOHN GABRIEL BORKMAN

(1896)

Tradukis
1997
Odd Tangerud

ISBN 82-91707-59-6

JOHN GABRIEL BORKMAN

ROLOJ:

  • JOHN GABRIEL BORKMAN, eksa bankestro.
  • SINJORINO GUNHILD BORKMAN, lia edzino.
  • ERHART BORKMAN, studento, ilia filo.
  • FRAŬLINO ELLA RENTHEJM, ĝemelfratino de sinjorino Borkman.
  • SINJORINO FANNY WILTON.
  • VILHELM FOLDAL, kromoficisto en ministeria oficejo.
  • FRIDA FOLDAL, lia filino.
  • LA ĈAMBRISTINO de sinjorino Borkman.

(La dramo okazas iun vintran vesperon ekster la ĉefurbo en labieno de la familio Renthejm.)

UNUA AKTO

(La sidĉambro de sinjorino Borkman, ekipita de malnovmoda,paliĝinta gloro. Malferma ŝovpordo kondukas malsupren en ĝardenaĉambro kun fenestroj kaj vitra pordo en la fono. Tra ĝi estaselvidaĵo al la ĝardeno, kie la neĝa vetero bloviĝas en lakrepusko. Sur la dekstre-flanka muro estas enireja pordo de laantaŭĉambro. Pli antaŭe estas granda, malnova ferforno en kiuestas ekbruligita. Maldekstre, iom pli malantaŭe, estas unu plimalgranda pordo. Antaŭe en la sama flanko estas fenestro, kovrita dedikaj kurtenoj. Inter la fenestro kaj la pordo estas kanapo kunĉevalhara kovraĵo kaj kun tapiŝkovrita tablo antaŭe. Sur la tabloestas eklumigita lampo kun ŝirmilo. Apud la forno estas altdorsaapogseĝo.)

(Sinjorino Gunhild Borkman sidas sur la kanapo kun siakroĉtrikaĵo. Ŝi estas iom aĝa virino kun malvarma, distingitaaspekto, kun rigida staturo kaj neŝanĝiĝantaj vizaĝtrajtoj. Ŝiadensa hararo estas ege griza. La manoj maldikaj, diafanaj. Vestita endika, malhela silkvestaĵo, kiu origine estis eleganta, sed nun estasuzita. Lana ŝalo sur la ŝultroj.)

(Ŝi sidas momenton rekta kaj senmova kun la kroĉaĵo. Jenaŭdiĝas de ekstere sonorigado de preterpasanta sledo.)

SINJORINO BORKMAN
(ekaŭskultas; brilas ĝojo en ŝiaj okuloj, kaj senpere ŝiflustras:) Erhart! Fine!

(Ŝi ekstaras kaj rigardas elen tra la kurteno. Aspektasseniluziigita, kaj reen eksidas sur la kanapo por sia laboro.)

(La ĉambristino iom poste envenas de la enireja ĉambro kunvizitkarto sur pleto.)

SINJORINO BORKMAN
(rapide) Ĉu la studento tamen venis?

ĈAMBRISTINO
Ne, sinjorino. Sed ekstere estas sinjorino —

SINJORINO BORKMAN
(flankenmetas la kroĉaĵon) Nu, do sinjorino Wilton —

ĈAMBRISTINO
(proksimiĝas) Ne; estas fremda sinjorino —

SINJORINO BORKMAN
(etendas manon por la karto) Ke mi vidu — (legas; rapide ekstaraskaj rigardas la knabinon rigide) Ĉu vi estas certa, ke estas pormi?

ĈAMBRISTINO
Jes, mi komprenis, ke estus por la sinjorino.

SINJORINO BORKMAN
Ĉu ŝi demandis por paroli kun sinjorino Borkman?

ĈAMBRISTINO
Jes ja, tion ŝi faris.

SINJORINO BORKMAN
(abrupte; decidite) Bone. Do diru ke mi estas hejme.

(La ĉambristino malfermas la pordon por la fremda sinjorino kajmem eliras.)

(Fraŭlino Ella Renthejm venas en la ĉambron. Ŝi similas al lafratino laŭ ekstero; sed ŝia vizaĝo havas pli suferan ol akranesprimon. Ĝi ankoraŭ portas stampon de granda, karakterplena belecode pasintaj jaroj. La riĉa hararo estas kombita en naturajn buklojnde la frunto, kaj estas tute arĝentoblanka. Ŝi estas vestita ennigra veluro kun ĉapelo kaj mantelo kun pelta subŝtofo el la samamaterialo.)

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!