HENRIK IBSEN

ROSMERSHOLM

Dramo en kvar aktoj

(Rosmersholm)

(1886)

Tradukis:
Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

Postboks 54 N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82

ROSMERSHOLM

ROLOJ:

  • JOHANNES ROSMER, posedanto de Rosmersholm, antaŭa pastro.
  • REBEKKA WEST, en la domo de ROSMER.
  • REKTORO KROLL, bofrato de ROSMER.
  • ULRIK BRENDEL.
  • PEDER MORENSGÅRD.
  • SINJORINO HELSETH, dommastrino en Rosmersholm.

La litero å / Å prononciĝas kiel longa “o” kiel en lavorto sinjoro.
Finnmark = laplej norda regiono (fylke) en Norvegio.

(La intrigo okazas en Rosmersholm, malnova grandbieno en lanajbarejo de malgranda urbo ĉe fjordo en okcidenta Norvegio.)

UNUA AKTO

(La sidĉambro en Rosmersholm; spaca, antikveca kaj hejmeca.Antaŭe ĉe la muro dekstre estas kahelforno ornamita per freŝajbranĉoj de betulo, kaj per kampofloroj. Pli malantaŭe estas pordo.Sur la fona muro estas duflugila pordo al la antaŭĉambro. Sur lamuro maldekstre estas fenestro, kaj antaŭ ĝi ornamvazo kun florojkaj plantoj. Apud la forno estas tablo kun sofo kaj apogseĝoj. Surla muroj pendas malnovaj kaj ankaŭ kelkaj iom pli novaj portretoj depastroj, oficiroj kaj ŝtataj oficistoj en uniformo. La fenestroestas malferma. Same la pordo al la antaŭĉambro kaj la eksterapordo de la domo. Ekstere oni vidas grandajn, maljunajn arbojn enaleo kondukanta al la biendomo. Somera vespero. La suno subiĝis.)

(Rebekka West sidas en apogseĝo apud la fenestro kroĉetante surgranda, blanka lanŝalo, preskaŭ finkroĉita. Foje ŝi ekrigardaseksteren inter la floroj. Iom poste sinjorino Helseth envenas dedekstre.)

SINJORINO HELSETH
Eble estas tempo, ke mi komencu pretigi la vespertablon, fraŭlino.

REBEKKA WEST
Jes, faru. La pastro ja certe baldaŭ venos.

SINJORINO HELSETH
Ĉu ne estas trablovo, tie kie la fraŭlino sidas?

REBEKKA
Jes iomete. Bonvolu fermi.

(Sinjorino Helseth aliras kaj fermas la antaŭĉambran pordon; posteŝi iras al la fenestro.)

SINJORINO HELSETH
(volas fermi, sed elrigardas) Sed ĉu ne estas la pastro, kiu irastie?

REBEKKA
(rapide) Kie? (ekstaras) Jes, estas li. (malantaŭ la kurteno) Iruflanken. Ke li ne ekvidu nin.

SINJORINO HELSETH
(meze sur la planko) Ĉu pensi, fraŭlino, — li denove komencas irila muelejvojon.

REBEKKA
Li ankaŭ iris la muelejvojon antaŭhieraŭ. (rigardetas inter lakurteno kaj la fenestrokadro) Sed nun ni vidu —

SINJORINO HELSETH
Ĉu li kuraĝas transiri la ponteton?

REBEKKA
Estas tio, kion mi volas vidi. (iom poste) Ne. Li turnas sin. Irassupre ankaŭ hodiaŭ. (iras for de la fenestro) Longa ĉirkaŭvojo.

SINJORINO HELSETH
Bona Dio, jes. Certe estas preme por la pastro transpaŝi sur tiuponteto. Tie, kie tiaĵo okazis, tie

REBEKKA
(kunmetas la kroĉaĵon) Ili longe ligiĝas al siaj mortintoj enRosmersholm.

SINJORINO HELSETH
Mi kredas tion, mi, fraŭlino, ke estas la mortintoj, kiuj ligassin tiel longe al Rosmersholm.

REBEKKA
(rigardas ŝin) La mortintoj?

SINJORINO HELSETH
Jes, mi dirus, ke aspekte ili ne kapablas fo

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!