Produced by David G. Simpson
TABELO DE ENHAVO.
Antaŭparolo
La Karavano
La Historio pri Kalifo Cikonio
La Historio pri la Fantomŝipo
La Historio pri la Dehakita Mano
La Savo de Fatme
La Historio pri Malgranda Muk
La Fabelo pri la Falsa Princo
Wilhelm Hauff naskiĝis en Stuttgart en 1802. La famaj germanajpoetoj Uhland, Kerner, Mörike kaj Hölderlin, al kiuj,pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "SchwäbischerDichterkreis" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kajsamlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staraseble malpli alte, ol la ĵus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraŭhodiaŭ legas kun plej granda ĝuo, kaj ĉi tiun popularecon laaŭtoro de la mondkonataj Fabeloj certe ŝuldas precipe al siaĉarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas fortepri Mil kaj unu Noktoj; aliaj estas laŭ stilo pure germanaj.Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj,k.e. en Der Mann im Mond (la viro en la luno), verko, kiu unuaalportis al li famon. Alia lia ĉefverko estas liaLichtenstein, rimarkinda kiel la unua grava historia romano engermana literaturo; ĝi estas grandparte imitaĵo laŭ Scott kajbaziĝas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando(Württemberg).
Ankaŭ bonegajn versaĵojn Hauff postlasis al ni: veraj"Volkslieder" (popolaj kantoj) fariĝis kelkaj liaj militistajlirikoj, k.e. Morgenrot (matenruĝo). Frutempa morto trafis lapoeton en lia naskurbo en la jaro 1827.
Por konigi ankaŭ al la esperantista mondo gravan germananverkiston, kaj por prezenti al ĉiuj karaj samideanoj novanamuzan legaĵon, espereble taŭgan por montri la absolutansufiĉecon, ja la mirindajn kapablojn de la sola LingvoInternacia, mi entreprenis tiun ĉi tradukon de ses el laHauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malĝojos, se la lingvastilo de tiu ĉi libreto ne plaĉos; sed mia laboro ne estosvana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri ĝia fideleco al lafundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj ĝin juĝossufiĉe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiammi esprimas ĉi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj deThe British Esperantist — kie, sub la titolo "Fabeloj,"La Karavano jam aperis — pro la multaj kaj grandvalorajkonsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de lasekvantaj paĝoj.
J. W. Eggleton.
Haubinda (Germanujo),
la 28an de Aprilo, 1910.
Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastegaebenaĵo, kie nenio vidiĝas krom sablo kaj ĉielo, jam aŭdiĝismalproksime sonoriletoj de kameloj kaj arĝentaj tintiletoj deĉevaloj. Densa polva nubo, ĝin antaŭiranta, anoncis ĝianproksimecon; kaj ĉiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigi