Dramo en kvar aktoj
(1890)
Tradukis
Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54. N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82
ISBN 82-91707-61-8
ROLOJ:
(Brack prononciĝas: Brak
Jochum prononciĝas: Jokum
ø prononciĝas: franca eu aŭ germana oe)
(La intrigo okazas en la vilao de Tesman en la okcidentaparto de la urbo.)
(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelajkoloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kunflankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandanĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstramuro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro.Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kunflankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de eksteraverando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe surla planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝojĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhelaporcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj dutaburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda rondatablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud lavitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo starasetaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de lamalantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Supertiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo degeneralo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitrakupolo. — Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj envazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambrojkuŝas dikaj tapiŝoj. — Matena lumo. La suno brilas tra la vitrapordo.)
(Fraŭlino Juliane Tesman, kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas dela antaŭĉambro, akompanata de Berte, kiu portas bukedon,ĉirkaŭvolvitan de papero. Fraŭlino Tesman estas bonaspekta kajbonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestitaen griza promena vesto. Berte estas iom aĝa servistino kunordinara kampara aspekto.)
FRAŬLINO TESMAN
(haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte) Vere mikredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis.
BERTE
(same mallaŭte) Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, — tiommalfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Diomia, — kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri porripozi.
FRAŬLINO TESMAN
Jes, ja, — lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ilialmenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. (ŝi iras al la vitrapordo kaj tute malfermas ĝin)
BERTE
(apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mise plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien,fraŭlino. (metas la bukedon antaŭe sur la pianon)
FRAŬLINO TESMAN
Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estispor mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.
BERTE
(plorprete) Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiomda jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj.
FRAŬLINO TESMAN
Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere es